11/5/09

Muzeo unika

La Museu Molí Paperer
( Muelejmuzeo pri Papero) de Capellades estas unu el la internacie plej elstaraj muzeoj dediĉitaj al papero. Ĝi estas lokita ĉe antikva papermuelejo de la 18a jarcento. Temas pri aktiva muzeo, t.e., oni daŭre ellaboras permane paperon. Ĝin pliriĉigas kolekto de maŝinaro, ilaro, paperoj kaj dokumentoj datitaj inter la 13a kaj la 20a jarcento. La muzeo ankaŭ viglas pro la okazigo de kulturaj aranĝoj ligitaj al papero en siaj diversaj aspektoj. Legu informojn en la kataluna, hispana kaj angla ĉi tie.
Por enkadrigi ĝin en la historio de la papero vi povas legi en la koncerna kaj interesa artikolo de vikipedio.

Extret de:
http://labekbotelo.blogspot.com/2007/10/muzeo-unika.html