
..........................................................................................................................................................................
Disde 1906 ĝis 1909, oni publikigis en Igualada semajnan gazeton kun la nomo Pàtria (Patrujo). Ĝi konsistis el 4 paĝoj en ĵurnala formato kaj enhavis kaj lokajn informojn kaj informojn pri la kataluna aŭtonomisma movado. En sia eldono de la 18a de majo 1907a la redakcio bonvenigis esperantiston kiel kunlaboranton. Sub la pseŭdonimo Biel Estoch, li okupiĝis pri kolumno en kiu li informadis akurate pri la novaĵoj de la esperanto-movado kaj pri la lingvo esperanto mem.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada