.............................................................................................................................................................................
La tagojn 23an, 24an kaj 25an de marto 1990, la Igualada Prikomarka Studcentro organizis la Unuan Igualada Esperanto-Rendevuo-n, okazigita en nia urbo mem. Laŭ konstateblas en programo pri kiu ni disponas, kelkaj el la interesaj programeroj estis pluraj esperanto-klasoj por komencantoj, prezento de lokaj kantaŭtoroj, murpentrado en la urbo, prelego far irana ĵurnalisto Reza Kheir-Kha, spektado de muzikvideo de Nikolin', komuna ekskurso al proksima monto La Tossa kaj la lotumado de kvin ekzempleroj de la libro La Sinjoro Tadeo, de Adam Mickiewicz, laŭ traduko de Antono Grabowski.